mardi 18 décembre 2007

"Kiu kantas per sia koro,
tiu konos la feliĉon ne esti aplaŭdita de siaj malamikoj."
(Font k Val)

vendredi 30 novembre 2007

La iamaj barbaroj ...

La iamaj barbaroj
havis limigitan agradiuson,
la hodiaŭaj estas mondaj.

La iamaj barbaroj traktis homojn senhomece,
la hodiaŭaj malhomigas homojn.

La iamaj barbaroj rigardis virinojn
kiel malpli ol viroj,
la hodiaŭaj konsideras virojn kaj virinojn
kiel egalajn en la malhomeco.

La iamaj barbaroj havis nomojn, vizaĝojn,
la hodiaŭaj estas sennomaj kaj nevideblaj.

mercredi 14 novembre 2007

Ĉu esti, aŭ ne esti (2-a parto)

Kiel hundo sub la pluvo,
kiel muŝo en akvoplena glaso,
kiel kulo en araneteksaĵo,
ni klopodas pluvivi.

jeudi 1 novembre 2007

Ĉu esti, aŭ ne esti...

Ĉu esti, aŭ ne esti: jen demando
Kiu plej gravas: ĉu pli noble estas
Suferi en l'anim' la kuglojn, sagojn
De l'violenta sorto, aŭ preninte
Armilojn kontraŭ maro de mizero,
Rezisti por ĝin fini? Morti: dormi:
Jen ĉio; kredi, ke per dorm' ni finas
La kor-doloron kaj la mil afliktojn,
Heredon de la karn': jen sort-plenum'
Eĉ pie dezirinda. Morti, dormi;
Dormi: sed eble sonĝi: aĥ, jen baro:
Ĉar kiaj sonĝoj ĝenos mortodormon
Post liberiĝ' el ĉi tumulta korpo -
Tio dubigas nin. Jen penso, kiu
Nin igas longe vivi sub aflikto.
Kiu elportus mokojn kaj vipadon
De l'Tempo, la maljuston de tirano,
Ofendojn de l'fieraj, dolor-spasmojn
De amo forpuŝita, atendadon
Por juĝ-decid', insultan arogemon
De funkciuloj, kaj la malestimon
De senindul' por virto pacienca,
Se mem de l'viv' li povus sin kvitigi,
Per ponard-frapo? Kiu portus ŝarĝon
De teda vivo, ŝvite kaj ĝemante,
Sen ke la tim' pri io post la morto,
Neesplorita land' el kies lim'
Neniu vojaĝant' revenas, al ni
Konfuzas volon, kaj instigas nin
Elporti la afliktojn suferatajn,
Anstataŭ fuĝi al la nespertitaj?
Tiel nin malbravigas funda penso,
Kaj tiel la melankoli' paligas
Malsane la naturan vang-koloron
De l'decidem', kaj pro ĉi konsidero,
Altcelaj entreprenoj devojiĝas
Kaj perdas la agemon...

(tradukis L.N.M. Newell - 1964)

lundi 15 octobre 2007

Kio estas tio ?

Tio estas al kio,
tio, kio tial estas al kial,
aŭ tiel al kiel... kaj tiel plu

dimanche 7 octobre 2007

Ni ! Idoj de simio !!!
Ĉu vi freneziĝis ?
Kion faras simio ?
Ĝi manĝas, pisas, trinkas,
furzas, fekas, fikas...
Mi ne vidas iun ajn similecon kun homo.

                (iu Adamido)

Sonĝo

Li estis tie, kuŝanta sub palmarbo,
kaj dormetis en la varmo.
Li sonĝis pri palmarboj, suno,
blua oceano varma.

Kaj kiam li vekiĝis,
la palmarboj estis ĉi tie,
la suno estis ĉi tie,
la blua oceano varma estis ĉi tie.

"Interesa estas ĉi tia sonĝo",
li diris al si, antaŭ ol
enakvigi sian korpon en la mildecon
de la tepida akvo.

jeudi 4 octobre 2007

Pri po kaj N-o

Amuza afero, la "po" afero.
Ju pli mi legas pri ĝi, des pli mi confuziĝas.

Nu, mi uzos kelkajn Eva-ojn kaj kelkajn pomojn por la ekzemploj.

La PAG dirus :
"Li donis po du pomojn al Eva-oj"
pomojN : ĉar "po" rilatas al numeralo, ne al substantivo
("li donis po pomojn" ne eblas, sed "li donis pomojN po du")

kaj "al Eva-oj", ne al ĉiu Eva-o, kio estus redunda, ĉar "po" enhavas la disdonan ideon :
"po du pomojn al Eva-oj" signifas, ke ĉiu Eva-o ricevis du pomojn.
(Kvankvam mi ofte legis "po x aĵoj al ĉiu esto", do finfine dependas ĉu la kutimo aŭ la logiko estas leĝo, ĉar ambaŭ tre ofte malsamas)

Male la PMEG dirus :
"Li donis po du pomoj al Eva-oj"
-(Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj.[FE.14] (PMEG)
-(Tie estis viro tre altkreska, kiu havis sur la manoj kaj sur la piedoj po ses fingroj.[Sm2.21] (PMEG)

Mi legis en "Lingvaj Babilaĵoj" (A. Cherpillod), ke la Fundamento kaj LLZ (krom unu escepto) uzis la nominativon.

Laŭ propra sento, mi opinias, ke la PAG sinteno estas pli logika
Sed... pri pomoj...

de Eva al MacIntosh, trapasante Wilhelm Tell (fama sviza pomĉasisto),
oni ĉiam rajtas demandi sin, ĉu...

mardi 2 octobre 2007

Subjektiva lingva reviziismo

En la komenco estis la gramatiko.
Poste venis la vortoj,
kaj ankaŭ la vortfarado, la vortordo, la vortafiksumado, kaj tiel plu.

Tiam naskiĝis ESPERANTO,
far LLZ
la tiama tutmondesperantigonto

- Do, la mondo senesperiĝas,
sed ĝi esperantiĝas.
(ĉu ĝi reesperiĝos ?)

samedi 29 septembre 2007

ĉu K, ĉu Ĥ ?

-Saluton oldulo ! Ĉu bone ?
-Saluton junulo ! Jes, dankon.
-Oldulo, diru al mi,
ĉu vi ankoraŭ estas anarĥisto ? ;-)
-Jes, knabeto ! mi estas ankoraŭ anarĥisto.
Sed vi povas pripensi min, kel anarkiston, se vi havas etikan problemon pri la “ĥ”.
-Dankon oldulo !
Kaj vivu anarĥio
Kaj vivu Esperantujo !

-Diru al mi junulo, ĉu vi estas naciisto ?
-Fikfek ne, avĉjo !
-Mi ŝercis, bubaĉo ! ;-)

Eltiraĵo el la revuo “Kvincentjara Esperanto”
(2387 - septembro)

Afiksa memstareco

“Ulego mia ! Inda kvazaŭido de mia praeco !
Duonduopo de mia adado !
Kiam via umaĵo ekĉeis al mi, mi eke
hmis, poste ohois, iom ahais,
jen bais, jen eheis, eble eĉ ejis
aŭ hihiis, jen kaj jen hurais,
tiam kaj iam papais, sed neniam fufufuis.
Doas, ke tia umaĵo ne endigas,
ke oni veu aŭ huju, ĉu ?
Kial, pro la ecoj de la aĵo,
fiule beaĉi aŭ ojaĉi kiel
fineniindulaĉo ?...”

Claude Piron (citita de A. Cherpillod en: “Lingvaj Babilaĵoj”)

mardi 18 septembre 2007

Iutage

La tempo pasas
La vivo fuĝas
Iutage oni ekdormas
Kaj morte oni vekiĝas.

Amrakonto

La frenezon mi amoras
Sed la morto min babilĉarmas
La frenezo tre ĵaluzas
Sed la morto tre volemas
La frenezo iafoje dubas,
Sian sukceson la morto certas.

Transiro

Ni transiris fajrajn riverojn
Ni transiris sennomajn dezertojn
Ni restadis en ombraj lokoj
Ni restadis en lumaj lokoj
Kaj ni revenis nian silenton
Kaj ni revenis nian sensencon

mardi 28 août 2007

Pri po... moj

Li donis po unu pomon (li donis pomon po unu)

-Konsent', sed ŝi estis unu

Do, Li donis po unu pomon al ŝi (li donis pomon po unu al ŝi )

-Konsent', sed ŝi manĝis ĝin

Do, Li donis suferaĵojn po miloj al homaro (eĉ al homoj)

Do, FIAJ POMOJ

eĉ... PLI FIA LI...

lundi 27 août 2007

Alvenis birdeto...

Alvenis birdeto
Lindulino sen nomo
Kvazaŭ sonĝo sen premo
En rigard' stranga rideto

Ŝi diris al mi
Vi maltrafis la vojon
Nun jam malfruas
Silentas la birdoj

Nu, mi kantos por vi
La senliman, iom aĉan
Homvivon, kiu senĉese
Delogas kaj misgvidas

Mi komprenis vian ridon
Ho, sirena fiulino,
Kiam, sen vort', sen rid', sen plor'
Min englutis la abismo.

samedi 25 août 2007

Se tion diri simple...

“Se tion diri simple, senmetafore, ni
estas ŝakpecoj, kiujn priludas Mond-geni’;
kaj ni, post eta rolo sur la tabul’ de l’vivo,
revenas unuope en keston de l’Neni...”

Omar Kajam (citita de G. Waringhien en "Lingvo kaj vivo")

Ĉu vere ?

-Eble eblus.
-Ĉu vi certas ?
-Jes, mi certas, ke eble eblus.
-Konsent’, des pli ke ne necesas bezoni, por malhavi.
-Ĉu ?
-Jes, tiom pli ke ne necesas havi por malbezoni.
-Ĉu vere ?

Atentu

Ofendutoj ne plu legu,
tiel, la ofendunto ne kulpos