jeudi 1 novembre 2007

Ĉu esti, aŭ ne esti...

Ĉu esti, aŭ ne esti: jen demando
Kiu plej gravas: ĉu pli noble estas
Suferi en l'anim' la kuglojn, sagojn
De l'violenta sorto, aŭ preninte
Armilojn kontraŭ maro de mizero,
Rezisti por ĝin fini? Morti: dormi:
Jen ĉio; kredi, ke per dorm' ni finas
La kor-doloron kaj la mil afliktojn,
Heredon de la karn': jen sort-plenum'
Eĉ pie dezirinda. Morti, dormi;
Dormi: sed eble sonĝi: aĥ, jen baro:
Ĉar kiaj sonĝoj ĝenos mortodormon
Post liberiĝ' el ĉi tumulta korpo -
Tio dubigas nin. Jen penso, kiu
Nin igas longe vivi sub aflikto.
Kiu elportus mokojn kaj vipadon
De l'Tempo, la maljuston de tirano,
Ofendojn de l'fieraj, dolor-spasmojn
De amo forpuŝita, atendadon
Por juĝ-decid', insultan arogemon
De funkciuloj, kaj la malestimon
De senindul' por virto pacienca,
Se mem de l'viv' li povus sin kvitigi,
Per ponard-frapo? Kiu portus ŝarĝon
De teda vivo, ŝvite kaj ĝemante,
Sen ke la tim' pri io post la morto,
Neesplorita land' el kies lim'
Neniu vojaĝant' revenas, al ni
Konfuzas volon, kaj instigas nin
Elporti la afliktojn suferatajn,
Anstataŭ fuĝi al la nespertitaj?
Tiel nin malbravigas funda penso,
Kaj tiel la melankoli' paligas
Malsane la naturan vang-koloron
De l'decidem', kaj pro ĉi konsidero,
Altcelaj entreprenoj devojiĝas
Kaj perdas la agemon...

(tradukis L.N.M. Newell - 1964)

Aucun commentaire: